Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 20:00–21:00 UTC: El la podkastoj de Voĉoj el Japanio en Muzaiko hodiaŭ estas prezentata: Intervjuo kun Profesoro Kuze
  • 21:00–21:30 UTC: Antoine Kouassi Kouablan rilate al la graveco de daŭra agado - registrita dum la Afrika Kongreso
  • 21:30–22:00 UTC: Jérémie Sabiyumva intervjuas Hassanon pri la Senegala movado dum la Afrika Kongreso
  • 22:00–23:00 UTC: Vegetarismo tra la mondo vizitas Japanion
kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
2017/04/24:
  • 03:00–03:30 UTC: El la rakontoj de Kunlaboro: Fabeloj de Andersen: Plej Bela Rozo de la Mondo (Tradukis: L. L. Zamenhof; Voĉoj: Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri; Muziko: Flávio Fonseca)
  • 03:30–04:00 UTC: Skeĉo "Aviadilo" (verkis István Fejér, tradukis Laĉjo Akva, muntis Paŭlo, parolas Rafael kaj Veronika)
  • 04:00–04:30 UTC: Kuiru kun Petra! - kuiritaj cepoj
  • 04:30–05:00 UTC: Kuiru kun Petra! Citronŝaumo
  • 05:00–05:30 UTC: Edzo Xiao pri uzi Esperanton por komerco
  • 05:30–06:00 UTC: Kiel Edzo Xiao uzas Esperanton por komerco
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.