Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

  • 12:00–13:00 UTC: Naskiĝis la Centro de Esperanto por Mediteraneo: Intervjuo kun Szabolcs Szilva rekte el Mazara del Valo, Sicilio, kie li instruas Esperanton en pluraj lernejoj
  • 13:00–14:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun Alejandro Cossavella (intervjuo el 2008)
  • 14:00–15:00 UTC: Michele Gazzola pri lingva justeco en Eŭropa Unio
kaj poste la lastaj 3 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Majo 2017 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        
2017/05/22:
  • 03:00–04:00 UTC: Intervjuo kun Brunetto Casini kaj Laura Brazzabeni pri la organiza flanko de la Itala Kongreso
  • 04:00–05:00 UTC: El la rakontoj de Facila Vento, ni aŭskultu hodiaŭ la rakontojn "Ĉu niaj sonĝoj estas gravaj?", "Mi estas Klaus", "Kiel antaŭdiri veteron?"
  • 05:00–06:00 UTC: El la programoj de la Verda Stacio: Intervjuo kun Paula Dvořákova, ĉeforganizanto de la festo de la Muzea nokto 2012 en Svitavy, Ĉeĥio, pri la Esperanta muzeo en Svitavy
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.