Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Septembro 2021 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
    1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30      
2021/09/19:
  • 04:00–04:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
  • 04:30–05:00 UTC: Aleks intervjuas Roberton Pigron pri la 100-a UK
  • 05:00–06:00 UTC: Kulturaj minutoj prezentas intervjuon kun Vera Barandovská, kiu rakontas pri kial ŝi instruas Interlingvistikon en Poznano, kial ŝi interesiĝas pri la temo, kaj eĉ pli! (dua parto)
  • 06:00–07:00 UTC: Elsendo de ĈRI: Kia estas vera Ĉinio en la okuloj de alilandanoj? Lina tiucele faris intervjuojn al kelkaj alilandanoj en Ĉinio. Per sia vivo-sperto, ili diras al vi kia estas Ĉinio. Nun bonvole sekvu la intervjuon al Michel el Francio.
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.