Bonvenon al Muzaiko!

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.

Aktuala programo

kaj poste la lastaj 4 programeroj ripetiĝos ĝis la 3a UTC.

Tuttempa programo

antaŭa monato Aprilo 2021 posta monato
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30    
2021/04/10:
  • 04:00–04:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
  • 04:30–05:00 UTC: Ari intervjuas Yordan Fonseca, unu el la ĉefaj organizantoj de la 2a Havana Festivalo Scenejo
  • 05:00–06:00 UTC: Rakontoj pri Muzaiko - elsendo registrita por la unua naskiĝtago de Muzaiko
  • 06:00–07:00 UTC: Feliĉan naskiĝtagon Muzaiko!!! Aŭskultu rakontojn de la kunkreantoj de Muzaiko pri kiel ili eksciis pri Muzaiko kaj kion ili pensis tiam pri ĝi. - el 2014
kaj poste tiuj tri horoj ripetiĝas dum la tuta tago.